Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta
helpo por realigi vian projekton? La Fonduso Trampolino povas subteni vin!
Trampolino estas nova iniciato de TEJO por doni konkretan helpon al tiuj,
kiuj volas ekfunciigi junularajn projektojn. Plenigante la jenan formularon
(http://bit.ly/1rynJ9g) vi priskribu
vian proponon, kaj la helpon kiun vi bezonas.
Se vi ŝatas la iniciaton kaj volas subteni ĝin, vi povas sendi mondonacon
al la UEA-konto ftramp, por pligrandigi la disdoneblan sumon. Kaze ke vi
ŝatus subteni ideojn de junuloj alimaniere, skribu al hr ĉe tejo.org pri via subtenemo. Legu pli:
http://www.tejo.org/eo/trampolino